domingo, 1 de janeiro de 2012

Recepto por Nova Jaro


Aŭtoro: Carlos Drummond de Andrade
El la portugala al Esperanto tradukis: Jozefo Lejĉ
La tekston de Drummond afable sendis min amikino Marijane.


Por vi gajni belegan Novjaron
kun ĉielarka koloro aŭ de la koloro de via paco,
Novjaro nekomparebla kun la tuta tempo travivita
(eble ne kontentige ĝuita aŭ eĉ sencela).
Por vi gajni jaron
ne nur novfarbitan, haste fliktita,
sed nova ekde la semetoj de la estonteco;
nova
eĉ en la kerno de la plej diskretaj aferoj
(inkluzive de via interno mem),
nova, spontana, tiel perrfekta, ke ĝin oni ne rimarkas,
tamen kun ĝi oni manĝas, promenas,
amas, interkompreniĝas, laboras,
vi ne nepre drinku ĉampanon aŭ alian
drinkaĵon,
ne nepre vi devas sendi aŭ ricevi mesaĝojn
(ĉu planto ricevas mensaĝojn?
sendas telegramojn?)


Ne gravas
fari liston de farindaĵoj
por enarkivigi ĝin en keston.
Ne gravas penti kaj plori
pro senbezonaj konsumaĵoj
nek naive kredi,
ke pro dekreto de la espero
ekde la unua de januaro la aferoj ŝanĝiĝu
kaj estu ĉio klareco, rekompenco,
justeco inter homoj kaj nacioj,
libereco kun odoro kaj gusto de frumatena pano,
rajtoj respektataj, ĉefe
la plej sublima rajto vivi.


Por gajni Novjaron,
kiu indas esti tiel nomita,
vi, mia kara, devas esti inda je ĝi,
vi devas fari ĝin nova, kompreneble tio ne facilas,
tamen konscie provu, eksperimentu.
Ĉar ene de vi mem la Nojaro
eterne fordormas dum atendas vin.

(Fonto: Jornal de Poesia – Soares Feirosa - http://www.revista.agulha.nom.br/drumm.html#receita )

Nenhum comentário:

Postar um comentário