Mostrando postagens com marcador 1-a Internacia Foiro de la Vorto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador 1-a Internacia Foiro de la Vorto. Mostrar todas as postagens

segunda-feira, 26 de dezembro de 2011

Prelegoj en la Nacia Biblioteko

Prof-ro Hilário parolas pri la trafiko de sklavoj en Cearao (Brazilo) en la dua duono de la 19-a jarcento.

Prof-rino Patrícia Xavier prelegas pri Dragão do Mar - aboliciisto de Cearao en la 19-a jarcento.

Raymundo Netto klarigas la politikon de la libro en Cearao.

Maninha Morais ĉeestas la prelegojn.

Prof-ro Pinheiro prelegis pri la edziĝoj inter sklavoj en Cearao en la 18-a jarcento.

Prof-ro Hilário disdonas librojn al gelernantoj.

Gelernantoj ricevas librojn kiel donacojn.




"En Cearaon ne plu enŝipiĝas sklavojn" - frazo de Dragão do Mar (Drako de la Maro) - lumbildo de la prelego de Hilário Ferreira.

Geprofesoroj ĉetable: Patrícia Xavier, Franck Ribard, Adelaide Gonçalves, Francisco Pinheiro kaj Hilário Ferreira.

Geprofesoroj ĉetable: Patrícia Xavier, Franck Ribard kaj Adelaide Gonçalves.

Sekretario pri Kulturo de Cearao, prof-ro Francisco Pinheiro, kaj prof-ro Hilário Ferreira.

Geprofesoroj ĉetable: Patrícia Xavier kaj Franck Ribard. Sklaveco en Cearao estas la temo.



La aŭtoro de ĉi tiu blogo antaŭ la statuo de Amílcar Cabral.

Malantaŭ la Nacia Biblioteko la statuo de Amílcar Cabral, fondinto de Kabo-Verdo.
En la 15-a de decembro 2011, 152-a jara datreveno de L.L.Zamenhof, Jozefo Lejĉ, kun esperanta broĉo sur la brusto, prelegas pri la semiotika rilato inter la poezio kaj la pentroarto en la kunteksto de Kabo-Verdo. Jen la lanĉo de la libro O pictórico na poesia de Cabo Verde: dos Claridosos a Kiki Lima (La pentreco en la poezio de Kabo-Verdo: de la poetoj de la revuo Klereco al la pentristo Kiki Lima).

Intelektuloj de Kabo-Verdo kaj de Brazilo ĉeestas. Pli proksime sur la foto estas Filinto Elísio, kiu folliumas la libron de Jozefo Lejĉ. Iomete pli malproksime vidiĝas prof-rinoj Simone Caputo Gomes kaj Érica Antunes (ambaŭ de Universitato de San-Paŭlo).

Raymundo Netto, verkisto kaj repondeculo pri la politiko de libroj de Cearao, kaj mi.

Raymundo Netto brakumas poetojn Zé Maria de Fortaleza kaj Tião Simpatia.

1-a Foiro de la Vorto - Prajo, Kabo-Verdo

Kristnaska etoso en Kabo-Verdo.

Ksilografiisto João Pedro de Juazeiro: populara kulturo de Cearao (nordorienta Brazilo) ĉeestas la 1-an Internacian Foiron de la Vorto.

Sekretario de Kulturo de Cearao akceptas prezidenton Jorge Carlos Fonseca en la budo de la brazila komisiono.

Brazilanoj Prof-ro Pinheiro kaj Maninha Morais babilas kun prezidento de Kabo-Verdo kaj aliaj aŭtoritatuloj.

Parolas kun prezidento de Kabo-Verdo, S-ro Jorge Carlos Fonseca, Prof-rino Adelaide Gonçalves, de la Federacia Universitato de Cearao (Brazilo). Ŝi esploris kaj verkis pri Moacir Caminha, anarkiisto kaj kunfondinto de la Esperanto-movado de Cearao.

Prof-rino Adelaide Gonçalves babilas kun Israel, unu el la kunordigantoj de la komisiono de Cearao.

Prof-ro Pinheiro en la budo de Cearao.

Prof-rino Simone Caputo Gomes de Universitato de San-Paŭlo, la pioniro de la kaboverdanaj esploroj en Brazilo, intervjuita de gejunuloj dum vizito al la foiro.

Prof-rinoj Simone Caputo Gomes kaj Érica Antunes vizitas la budon de Cearao.

Junuloj de Kabo-Verdo interesiĝas pri la nordorienta literaturo de Brazilo.

Ksilografioj kaj libretoj de João Pedro de Juazeiro. Li helpis disvastigi faldfoliojn pri Esperanto.

Batuko Bona Espero (Boa Esperança)

Batuko estas tradicia prezentado de muziko kaj danco.

Pli aĝaj virinoj instruas knabinojn pri tiu tradicia prezentado.

La generacioj unuiĝas. La tradicia arto estas vivanta ero de la kultura de Kabo-Verdo.

Knabinoj grupe dancas, ludas per kusenoj kaj kantas dum la prezentado de la batuko.

Veteranaj batukistinoj de la grupo Bona Espero.

Restoracio de hotelo Oásis (San-Tiago, Kabo-Verdo)

Aparecida apudas ksilografiiston João Pedro de Juazeiro kaj poeton Zé Maria de Fortaleza.

Ĉetable la babilado de la komisiono. Ne mankas novaĵoj pri la mirinda insularo.

Babilado ĉetable. Sekretario pri kulturo Prof-ro Pinhejro kaj Maninha Morais ĝuas la etoson.

Prof-rino Maria Elias, vic-rektorino pri eksterlandaj aferoj de Federacia Universitato de Cearao babilas kun João Pedro, la ksilografiisto de la komisiono.

S-rino Maninha Morais kontrolas la fotaĵon. La afrikstila hararanĝo de Júlia Barros (fakistino pri infana literaturo) estas la fotita temo.

Adiaŭo de hotelo Oásis

Ĉe la halo de hotelo Oasis infanoj adiaŭas la komisionon de Cearao.

Jen neatendite emociiga etoso.

Kabo-verdanoj kaj brazilanoj: fratoj de la sama familio.

Knabinoj de Kabo-Verdo. Afriko belas! 

Knabinoj de Kabo-Verdo. Simpatio. Gracia detalo de la hararo.

Aparecida inter du knabinoj de Kabo-Verdo. Larmoj kaj ridoj miksiĝis.

Plaĝo San-Francisko - Insulo San-Tiago - Kabo Verdo

Pejzaĝo de insulo San-Tiago (Kabo-Verdo), vidata de plaĝo San-Francisko. Rimarkindas la simileco kun la duonarida pejzaĝo de la landinterno de Cearao, nordorienta ŝtato de Brazilo. Ni, cearaanoj, sentis nin hejme.

Mikrobuso, kie veturadis la cearaanoj en insulo San-Tiago, Kabo-Verdo. La fama 12-korda gitaro de poeto Zé Maria de Fortalezo videblas tra la posta glaso de la veturilo.

Tipa arbeto de Kabo-Verdo, insulo San-Tiago, plaĝo San-Francisko.

Plaĝo San-Francisko, Insulo San-Tiago, Kabo-Verdo. En tiu plaĝo funkcias projekto pro protekti martestudojn.

Daktila feniko - plaĝo San-Francisko - insulo San-Tiago - Kabo-Verdo.

Poeto Zé Maria de Fortalezo intervjuas la simpatian kaj lertan ŝoforon per portebla sonaparado. La parolmaniero de Kabo-Verdo vekis la scivolon de la poeto.

Prof-rino Sarah Diva kaj Jozefo Lejĉ en plaĝo San-Francisko, insulo San-Tiago, Kabo-Verdo. Ŝi verkis la eseon O Sol na Palavra - a literatura cearense sob o signo solar (La suno de la vorto: la cearaa literaturo sub la suna signo), kies lanĉo kaj prelego estis ero de la programo de la 1-a Internacia Foiro de la Vorto.