segunda-feira, 26 de dezembro de 2011

Adiaŭo de hotelo Oásis

Ĉe la halo de hotelo Oasis infanoj adiaŭas la komisionon de Cearao.

Jen neatendite emociiga etoso.

Kabo-verdanoj kaj brazilanoj: fratoj de la sama familio.

Knabinoj de Kabo-Verdo. Afriko belas! 

Knabinoj de Kabo-Verdo. Simpatio. Gracia detalo de la hararo.

Aparecida inter du knabinoj de Kabo-Verdo. Larmoj kaj ridoj miksiĝis.

Plaĝo San-Francisko - Insulo San-Tiago - Kabo Verdo

Pejzaĝo de insulo San-Tiago (Kabo-Verdo), vidata de plaĝo San-Francisko. Rimarkindas la simileco kun la duonarida pejzaĝo de la landinterno de Cearao, nordorienta ŝtato de Brazilo. Ni, cearaanoj, sentis nin hejme.

Mikrobuso, kie veturadis la cearaanoj en insulo San-Tiago, Kabo-Verdo. La fama 12-korda gitaro de poeto Zé Maria de Fortalezo videblas tra la posta glaso de la veturilo.

Tipa arbeto de Kabo-Verdo, insulo San-Tiago, plaĝo San-Francisko.

Plaĝo San-Francisko, Insulo San-Tiago, Kabo-Verdo. En tiu plaĝo funkcias projekto pro protekti martestudojn.

Daktila feniko - plaĝo San-Francisko - insulo San-Tiago - Kabo-Verdo.

Poeto Zé Maria de Fortalezo intervjuas la simpatian kaj lertan ŝoforon per portebla sonaparado. La parolmaniero de Kabo-Verdo vekis la scivolon de la poeto.

Prof-rino Sarah Diva kaj Jozefo Lejĉ en plaĝo San-Francisko, insulo San-Tiago, Kabo-Verdo. Ŝi verkis la eseon O Sol na Palavra - a literatura cearense sob o signo solar (La suno de la vorto: la cearaa literaturo sub la suna signo), kies lanĉo kaj prelego estis ero de la programo de la 1-a Internacia Foiro de la Vorto.

Adiaŭ, Kabo Verdo!

Veturado per mikrobuso al la flughaveno de Prajo (Kabo-Verdo). Bela sunsubiro.

Prof-rino Wladia Vidal kantas kun la poetoj Klévisson Viana (centre) kaj Tião Simpatia (kun la gitaro). "Adiaŭ, Kabo-Verdo", sed pere de la brazila muziko.

Kabo-Verdo

Flughaveno de Prajo, ĉefurbo de Kabo-Verdo - "Enviciĝu kaj prenu vian valizon".

Tião Simpatia kaj Zé Maria - kantistoj kaj poetoj de Cearao-Brazilo.

Veturado per mikrobuso de la flughaveno de Prajo (Kabo-Verdo) al la hotelo Oasis.