segunda-feira, 26 de dezembro de 2011

1-a Foiro de la Vorto - Prajo, Kabo-Verdo

Kristnaska etoso en Kabo-Verdo.

Ksilografiisto João Pedro de Juazeiro: populara kulturo de Cearao (nordorienta Brazilo) ĉeestas la 1-an Internacian Foiron de la Vorto.

Sekretario de Kulturo de Cearao akceptas prezidenton Jorge Carlos Fonseca en la budo de la brazila komisiono.

Brazilanoj Prof-ro Pinheiro kaj Maninha Morais babilas kun prezidento de Kabo-Verdo kaj aliaj aŭtoritatuloj.

Parolas kun prezidento de Kabo-Verdo, S-ro Jorge Carlos Fonseca, Prof-rino Adelaide Gonçalves, de la Federacia Universitato de Cearao (Brazilo). Ŝi esploris kaj verkis pri Moacir Caminha, anarkiisto kaj kunfondinto de la Esperanto-movado de Cearao.

Prof-rino Adelaide Gonçalves babilas kun Israel, unu el la kunordigantoj de la komisiono de Cearao.

Prof-ro Pinheiro en la budo de Cearao.

Prof-rino Simone Caputo Gomes de Universitato de San-Paŭlo, la pioniro de la kaboverdanaj esploroj en Brazilo, intervjuita de gejunuloj dum vizito al la foiro.

Prof-rinoj Simone Caputo Gomes kaj Érica Antunes vizitas la budon de Cearao.

Junuloj de Kabo-Verdo interesiĝas pri la nordorienta literaturo de Brazilo.

Ksilografioj kaj libretoj de João Pedro de Juazeiro. Li helpis disvastigi faldfoliojn pri Esperanto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário