segunda-feira, 26 de dezembro de 2011

Populara literaturo de Cearao en Kabo-VerdoP

Klévisson Viana, poeto, desegnisto. Eldonisto de Tupynankin, eldonejo, kiu revivigligis la popularan literaturon de Cearao.

Klévisson Viana kaj juna helpantino en la budo de Cearao. Sur la vendotablo multkoloraj libretoj eldonitaj de Tupynanquim.

Poeto Zé Maria de Fortaleza vizitas la budon de Klévisson.

Klévisson legas humuran versaĵon.

Kovriloj de la populara nordorienta literaturo de Brazilo. Klévisson Viana estas la aŭtoro de la desegnoj.

Klévisson Viana en alia foiro... Ĉifoje temas pri Sucupira (sukupira). La nomo de tiu foiro omaĝas la fikcian vilaĝon de la fama brazila televidnovelo O Bem-Amado, de Dias Gomes.

Tião Simpatia kaj Zé Maria de Fortaleza (kun ĉapeto) improvizas versaĵojn en la placo Alexandre Albuquerque (Plateau, Prajo, Kabo-Verdo).


Tião Simpatia kaj Zé Maria de Fortaleza.

Tião Simpatia estas aŭtoro de versaĵon de la kampanjo por konsciigo pri la perforto kontraŭ virinoj. Li disvastigas per kantataj versaĵoj kaj en Brazilo kaj eksterlande la Leĝon Maria da Penha.

La publiko aplaŭdas la poetojn.

La poetoj ludas 12-kordajn gitarojn.


Zé Maria de Fortaleza defias la partneron (Tião Simpatia) respondi per improvize kantatajn versaĵojn. Jen la tipa nordorienta populara "defio per gitaro".

Nenhum comentário:

Postar um comentário